Iniciato Stelaro
13 subscribers
11 photos
16 links
Iniciato Stelaro estas fasko de interretaj projektoj, kiuj celas liveri altkvalitan enhavon en Esperanto kaj montri, praktike kaj teorie, efikajn vojojn por apliki ĝin en la moderna mondo. Vd. pli detale ĉe: https://tttttt.me/IniciatoStelaro/16
Download Telegram
to view and join the conversation
Channel created
Channel photo updated
Iniciato Stelaro komencas sian funkciadon de lanĉo de projekto Moskvio en Esperanto, kiu celas prezenti al internacia publiko la historian centron de Rusio. La unua publikaĵo en la projekto rakontas pri historio kaj signifo de ĉi tiu lando.

#Esperanto #IniciatoStelaro #MoskvioenEsperanto #Rusio #turismo
Projekto Moskvio en Esperanto hodiaŭ denove venas muzeon Kolomenskoje, nuntempe en vintro. Kune kun ĉarma videoblogantino Julia Akimenko, kiu ne unu fojon plu estos nia ĉiĉerono pri vidindaĵoj de la centro de Rusio, ni vizitos rekonstruitan palacon de caro Alekseo Miĥajloviĉ kaj vidos kolektojn, rakontantajn pri vivo de la cara korto en la 17-a jarcento. #Esperanto #IniciatoStelaro #MoskvioenEsperanto #Historio #Turismo #Moskvo #subtitoloj #subtekstoj
Hodiaŭ projekto Moskvio en Esperanto havas sian unuan viziton al la vidindaĵoj de la Ora ringo, fama turisma vojo tra la centro de Rusio. Dank' al interreta televidkanalo Prizyv el Vladimira provinco ni vizitos la preĝejon de Boriso kaj Glebo en Kidekŝa, konstruitan en 1152 fare de princo Georgo la Longbraka omaĝe al la ĉielaj protektantoj de la Rusa lando. #Esperanto #IniciatoStelaro #MoskvioenEsperanto #Historio #Turismo #subtitoloj #subtekstoj
Kuskovo, iama somera rezidejo de fama aristokrata gento de Ŝeremetevoj, estas rimarkinda specimeno de arkitekturo kaj parka arto de la 18-a jarcento. Hodiaŭ ni konatiĝos kun "Granda domo", ĉefa konstruaĵo de la bieno, konservinta originalajn internaĵojn de sia epoko. #Esperanto #IniciatoStelaro #MoskvioenEsperanto #Rusio #Moskvio #turismo #subtitoloj #subtekstoj
https://moskvio-eo.blogspot.com/2020/04/la-parko-de-kuskovo.html

Juna ĉiĉeronino Alisa rakontos al ni pri vidindaĵoj en la parko de bieno Kuskovo en Moskvo. #Esperanto #IniciatoStelaro #MoskvioenEsperanto #Rusio #Moskvo #turismo #subtitoloj #subtekstoj
https://audvide.blogspot.com/2020/05/saltano.html

Omaĝe al la proksimiĝanta 221-jara naskiĝdatreveno de Aleksandr Puŝkin projekto Aŭdvide prezentas du animaciajn versiojn de lia plej populara versa fabelo.

#Esperanto #IniciatoStelaro #Audvide #filmo #animacio #subtitoloj #subtekstoj #poezio
https://youtu.be/Scd4_dQOlWQ

Projekto Moskvio en Esperanto eksperimentas kun nova formato: jen sonversio de artikolo, kiu ĝin malfermas (ligilo al la publikaĵo estas en la priskribo de la video).

#Esperanto #IniciatoStelaro #MoskvioenEsperanto #Rusio #Moskvo #Turismo
https://moskvio-eo.blogspot.com/2020/05/pleshchejevo.html

Lago Pleŝĉejevo, situanta 120 kilometrojn de Moskvo, estas populara loko por ripozo kaj akva sporto. Ĝi ankaŭ estas ligita kun grandaj nomoj de la rusia historio. Legu artikolon pri tio en projekto Moskvio en Esperanto.

#Esperanto #IniciatoStelaro #MoskvioenEsperanto #Rusio #Historio #Turismo
https://moskvio-eo.blogspot.com/2020/05/blua-shtono.html

Hodiaŭ projekto Moskvio en Esperanto revenas sur la bordojn de lago Pleŝĉejevo kaj invitas vin partopreni familian promenon al tieaj vidindaĵoj - Aleksandrova monto kaj mistera Blua ŝtono, kiu jam pli ol jarmilon estas objekto de adorado.

#Esperanto #IniciatoStelaro #MoskvioenEsperanto #Rusio #historio #turismo #subtitoloj #subtekstoj
https://moskvio-eo.blogspot.com/2020/06/arbaraj-loghantoj.html

Jam kvin kilometrojn for de la Ruĝa placo oni povas renkonti sovaĝan beston sur strato de Moskvo. Legu pri tio en Moskvio en Esperanto.

#Esperanto #IniciatoStelaro #MoskvioenEsperanto #Moskvio #Naturo #Historio #Turismo
https://audvide.blogspot.com/2020/12/felichan-jaron-2021.html

Projekto Aŭdvide gratulas siajn spektantojn okaze de venonta jaro 2021 kaj proponas festan programon por renkonti ĝin kune.

#Esperanto #IniciatoStelaro #Audvide #filmo #animacio
https://audvide.blogspot.com/2018/12/kiam-abioj-ekbrilas.html

Donaco de projekto Aŭdvide okaze de veninta jaro 2021: re-premiero de klasika Novjara animaciaĵo "Kiam abioj ekbrias", ŝatata de multaj generacioj en Rusio.

#Esperanto #IniciatoStelaro #Audvide #filmo #animacio #subtitoloj #subtekstoj
Aktivaj projektoj nuntempe:

Aŭdvide — ĉefa kaj la plej malnova projekto de la iniciato, funkcianta ekde 2012. Ĝi prezentas filmojn kaj videojn kun Esperantaj subtekstoj aŭ spekteblajn sen traduko.

Moskvio en Esperanto — ĝi prezentas interesan informon pri la historia centro de Rusio apud Moskvo, populara vizitloko inter alilandaj turistoj.

❗️Por ricevi informon pri novaĵoj de la projektoj, sekvu Iniciaton Stelaro en Telegram, Facebook kaj Twitter.
Iniciato Stelaro pinned «Aktivaj projektoj nuntempe: Aŭdvide — ĉefa kaj la plej malnova projekto de la iniciato, funkcianta ekde 2012. Ĝi prezentas filmojn kaj videojn kun Esperantaj subtekstoj aŭ spekteblajn sen traduko. Moskvio en Esperanto — ĝi prezentas interesan informon pri…»
https://moskvio-eo.blogspot.com/2021/05/rivero-moskvo.html

Antaŭ veni al la kajoj de la rusia ĉefurbo, rivero Moskvo en sia supra parto trankvile fluas inter pejzaĝoj verdaj, pitoreskaj kaj eĉ vere fabelaj. Hodiaŭ ni navigos en ĉi tiuj lokoj sur kajakoj kaj ĝuos belajn vidojn de la naturo kaj historiaj vidindaĵoj.

#Esperanto #IniciatoStelaro #Moskvio #MoskvioenEsperanto #Rusio #turismo #filmo #subtitiloj #subtekstoj